Batalo de la Rivero Garono

La Batalo de la Rivero Garono, konata ankaŭ kiel Batalo de Bordozo,[1] okazis en 732 inter armeoj de la Umajidoj estre de Abdul Rahman Al Ghafiqi, guberniestro de Al-Andalus, unuflanke kaj de akvitanaj trupoj estre de la Duko Odo de Akvitanio.

Sekve la venko ĉe Bordozo, Abdul Rahman frontis la trupojn de Odo ĉe la rivero Garono, aŭ eble ĉe la rivero Dordonjo, en sia marŝo norden. La armeo de Abdul Rahman havis 70,000 al 80,000 homojn kaj venkis super Odo.[1]La venko estis kompleta kaj plej el la trupoj de Odo estis forbalaitaj kaj disigitaj, post kio la Umajidoj rabis riĉajn monaĥejojn de norda Akvitanio antaŭ pluigi sian iradon al Tours, kie supozeble estis abundajriĉo kaj trezoroj.

  1. 1,0 1,1 Matthew Bennett The Hutchinson Dictionary of Ancient & Medieval Warfare 1579581161 1998 p319 "In 732 a large army (70,000-80,000) led by Abd ar-Rahman defeated the Aquitainians under Duke Eudo at the Battle of Bordeaux"

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search